Hosea

Hosea’s marriage to Gomer becomes a living parable of Israel’s spiritual adultery. Judgment is real, yet God will allure his people and heal their apostasy.

Author: Hosea
Date: c. 755–715 BC
Theme: Unfaithful Israel and the steadfast love of God.
Key verses: Hosea 6:6; Hosea 14:4
Esperanto

Hosea 3

1Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amaĵon kun virino, kiun amas ŝia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn. 2Kaj mi akiris ŝin al mi per dek kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo. 3Kaj mi diris al ŝi: Longan tempon restu ĉe mi; ne malĉastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi. 4Ĉar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj; 5poste la Izraelidoj returnos sin, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian reĝon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.