Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 1

1Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. 3Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos. 4Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento. 5Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, Nek la pekuloj en societo de piuloj. 6Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.