Jeremiah

Jeremiah, the weeping prophet, calls Judah to repent as Babylon approaches. He suffers rejection, watches the city fall, and yet records God’s promise to write the law on the heart.

Author: Jeremiah
Date: c. 627–580 BC
Theme: Warning of Jerusalem’s fall and the promise of a new covenant.
Key verses: Jeremiah 17:9; Jeremiah 29:11; Jeremiah 31:31-34
Esperanto

Jeremiah 45

1Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruĥ, filo de Nerija, kiam ĉi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: 2Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri vi, ho Baruĥ: 3Vi diris: Ve al mi! ĉar la Eternulo aldonis malĝojon al mia suferado; mi laciĝis de mia ĝemado, kaj mi ne trovas ripozon. 4Tiele diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen tion, kion Mi konstruis, Mi detruas, kaj kion Mi plantis, tion Mi elradikigas, ĉi tiun tutan Mian landon; 5kaj vi postulas por vi grandaĵon! Ne postulu; ĉar jen Mi venigos malbonon sur ĉiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur ĉiuj lokoj, kien vi iros.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.