Job

Job, a blameless man, suffers catastrophic loss. Friends offer tidy explanations; Job protests; God speaks from the whirlwind. The book refuses easy answers and ends with encounter, restoration, and worship.

Author: Unknown
Date: Unknown; events patriarchal
Theme: Suffering, integrity, and the fear of the Lord.
Key verses: Job 1:21; Job 19:25; Job 42:5-6
Esperanto

Job 25

1Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris: 2Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj. 3Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo? 4Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura? 5Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj: 6Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.