Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 11

1Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton? 2Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn. 3Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo? 4La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn. 5La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas. 6Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili. 7Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.