Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 111

1Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno. 2Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas. 3Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne. 4Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. 5Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon. 6La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj. 7La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj; 8Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto. 9Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo. 10Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.