Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 124

1Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, 2Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni: 3Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero; 4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; 5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. 6Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. 7Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. 8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.