Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 138
1Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas. 2Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto. 3En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo. 4Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo. 5Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo. 6Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime. 7Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas. 8La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.