Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 142

1Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo. 2Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas. 3Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi. 4Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni; Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo. 5Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo, Mia parto en la lando de la vivantoj. 6Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis; Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. 7Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.