Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 145

1Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne. 2Ĉiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne. 3Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla. 4Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco. 5Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos. 6La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos. 7Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon. 8Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. 9La Eternulo estas bona por ĉiuj; Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj. 10Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos. 11Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco, 12Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj. 14La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn. 15Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo. 16Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan. 17Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj. 18Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere. 19La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin. 20La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. 21La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.