Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 23
1La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. 2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. 3Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo. 4Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. 5Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. 6Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.