Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 26

1Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne ŝanceliĝos. 2Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron. 3Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero. 4Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros. 5Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos. 6Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo, 7Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn. 8Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. 9Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj, 10En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj. 11Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min. 12Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.