Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 3

1Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi! 2Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela. 3Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo. 4Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela. 5Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas. 6Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi. 7Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis. 8Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.