Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 49

1Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo, 2Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune. 3Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon. 4Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon. 5Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj, 6Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco? 7Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li 8(Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos), 9Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon. 10Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon. 11Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj. 12Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota. 13Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela. 14Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon. 15Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela. 16Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo. 17Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro. 18Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone, 19Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon. 20Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.