Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 64
1Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon. 2Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, Kontraŭ la amaso de krimuloj, 3Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn, 4Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas. 5Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras: Kiu ilin vidos? 6Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro. 7Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj. 8Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon. 9Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn. 10La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.