Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 67

1Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela. 2Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon. 3Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. 4Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela. 5Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. 6La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio. 7Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.