Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 70
1Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min. 2Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 3Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha! 4Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: Granda estas Dio. 5Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.