Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 87
1Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob. 3Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela. 4Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis. 5Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas. 6La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela. 7Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.