Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 92

1Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; 2Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, 3Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo. 4Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos. 5Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj. 6Malklerulo ne scias, Kaj malsaĝulo tion ne komprenas. 7Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj ĉiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne. 8Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo. 9Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras ĉiuj malbonaguloj. 10Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per freŝa oleo. 11Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. 12Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon. 13Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio. 14Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj freŝaj, 15Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.