Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 97

1La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj. 2Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. 3Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn. 4Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas. 5Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero. 6La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. 7Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj. 8Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo. 9Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. 10Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj. 11Lumo verŝiĝas sur virtulon, Kaj ĝojo sur purkorulojn. 12Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.