Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 113
1Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo. 2La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne. 3De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo. 4Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro. 5Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte, 6Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron, 7Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon, 8Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo? 9Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.