Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 114

1Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno. 3La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen; 4La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj. 5Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen? 6Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj? 7Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob, 8Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.