Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 120
1Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min. 2Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango. 3Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj. 5Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar! 6Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco. 7Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.