Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 121

1Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo? 2Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron. 3Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas. 4Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael. 5La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano. 6En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto. 7La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon. 8La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.