Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 122

1Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo. 2Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem, 3Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu ĉio kuniĝis. 4Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo. 5Ĉar tie staris tronoj de juĝo, Tronoj de la domo de David. 6Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj. 7Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj. 8Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi. 9Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.