Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 128
1Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj. 2Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi. 3Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo. 4Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. 5Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo. 6Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.