Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 129

1Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael, 2Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis. 3Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj. 4La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj. 5Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion. 6Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris; 7Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon. 8Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.