Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 149

1Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj. 2Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo. 3Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. 4Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo. 5La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj. 6Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano, 7Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj; 8Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 9Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Haleluja!

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.