Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 150
1Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto. 2Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto. 3Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6Ĉio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.