Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 15
1Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto? 2Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro; 3Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; 4Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas; 5Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.