Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 16

1Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. 2Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi. 3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro. 4Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. 5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton. 6Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo. 7Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo. 8Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. 9Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge. 10Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 11Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.