Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 52

1Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas ĉiama. 2Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon. 3Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela. 4Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican. 5Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela. 6Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante: 7Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado. 8Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne. 9Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.