Psalms
The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.
Esperanto
Psalms 53
1La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon. 2Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. 3Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu. 4Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio? 5Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis; Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis. 6Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.