Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 81

1Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob. 2Sonigu kanton, donu tamburinon, Ĉarman harpon, kaj psalteron. 3Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo. 4Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob. 5Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis: 6Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj. 7En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela. 8Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus! 9Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion. 10Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos. 11Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min. 12Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj. 13Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj! 14Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. 15La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna. 16Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.