Psalms

The Psalter is Israel’s hymnbook: lament, praise, thanksgiving, royal psalms, and wisdom. It trains the heart to speak to God in trouble and in joy, and it points ahead to the Messiah.

Author: David and others
Date: c. 1400–400 BC
Theme: Prayers and songs for every season of the life of faith.
Key verses: Psalm 23; Psalm 51; Psalm 119:105
Esperanto

Psalms 82

1Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas. 2Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 5Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. 6Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. 8Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.

La Sankta Biblio (1926). Public domain or openly licensed historic text.